Esperanto God's Simple Plan

La Sankta Biblio Cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; Romanoj 3:23 Cxar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. Romanoj 6:23 Cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. Efesanoj 2:8-9 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Luko 18:13 Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Cxar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. Johano 3:16-17 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti. 1 Korintanoj 10:13 Cxar mi konvinkingxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. Romanoj 8:38-39 Cxar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas. Romanoj 10:4 (Cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo); 2 Korintanoj 6:2 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. Agoj 2:37-38 Kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco. Efesanoj 4:24 Kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu; Romanoj 3:10 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis; Romanoj 5:12 Cxar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj. Romanoj 5:6 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni. Romanoj 5:8 La difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj--Jesuo Kristo, nia Sinjoro, Romanoj 1:4 Sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Romanoj 6:9 Cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos; Romanoj 10:9 Cxar: Cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos. Romanoj 10:13 Cxar mi konvinkingxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. Romanoj 8:38-39